Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Sur plataĵ' de milda maro...

Sur plataĵ' de milda maro
dolĉe luliĝas mia bark',
kiel en vesper' printempa
zefirsine la rozuj'.
Tio 'stas ne senmerita,
bonafide diras mi:
la river', tra kiu al
jena loko mi alvenis,
estis longa kaj danĝera;
fulmoj super mi zigzagis,
akraj rokoj ambaŭflanke
min minacis, kaj sub mi
faŭk' oscedis de abismoj.
Ĉiu frap' de la remilo,
ĉiu frap' de mia koro
estis eble lasta frap'.
Kaj mi remis, plu mi remis,
kaj jen kio gravas: kiam
estingiĝis jam eĉ mia
gvidofajro: la esper',
mi ne perdis la kuraĝon.
Al kuraĝaj la premio!
Ho premio bela, dolĉa:
luli, luli min senfine
sur kvieta milda mar',
sur kvieta milda maro
de feliĉa edza viv'!
La remilon mi formetis.
Kial tenu ĝin la man'?
Ja egale, kien ajn min
portos ludkunul' de mia
vel', ĉi tiu vent-infan'.
Ja egale, ĉar min ĉie
ĉirkaŭprenas la ĉiel',
la ĉiel' sennuba, pura.
Tiel ĝi kliniĝas nun
sur la glatan marsurfacon,
tiel ĝin ĉirkaŭas, kiel
kron' giganta, kunplektita
el serene bluaj floroj.
Kaj mi pasas, kaj mi pasas
luliĝante, luliĝante
kaj senzorge membrostreĉas.
Dolĉe ripozas mia kap'
en la mola sin' edzina.
La okuloj en l' okuloj.
Ho okuloj, kiuj nigras,
tamen pli brilegas ol la
or-loĝantoj de l' ĉiel"!
Lir' en mia mano; per ĝi
revan kanton mi sonigas,
ne regulan, artifike
artan kanton: al la fingroj
mi konfidas kiel frapi.
Tiuj kuras tra la kordoj
tien-reen senkonscie,
kvazaŭ ili ludus kun la
haroj de l' amata. Tamen
ĉarmas tiu kant'; aŭdante
ĝin descendas de l' ĉielo
steloj, kaj la lun' elpaŝas
el la maro kaj aŭskultas.
Tiel kante, liro-lude
en la bark' mi migras kiel
sur delfeno Arion'...

Nur kelkfoje flugas sur la
maston vea ventobird':
zorg' dolora, tim' pri via
futurtempo, ho patruj'.
Sed ju pli internen mi
iras en la mar-senlimon,
des pli malofte venas tia
ve-aŭgura vento-bird'.